Operaco Urano

Germanaj trupoj antaŭenirantaj en Sovetunion, Junio 1942.

Operaco Urano (en rusa: Опера́ция «Ура́н», latinigite: Operacija "Uran") estis kodonomo de sovetunia strategia operaco en la Dua Mondmilito en 19a–23a de Novembro 1942 kio kondukis al la ĉirkaŭigo de la Germana Sesa Armeo, de la Tria kaj Kvara rumanaj armeoj, kaj partojn de la Germana Kvara Panzera Armeo. La operaco estis plenumata ĉirkaŭ la mezo de la kvinmonate longa Batalo de Stalingrado, kaj celis detrui la Germanajn fortojn en kaj ĉirkaŭ Stalingrado. Planado por Operaco Urano estis komencita en Septembro 1942, kaj disvolviĝis samtempe kun planoj por ĉirkaŭi kaj detrui la Germanarmean Grupocentron (Operaco Marso) kaj la Germanajn fortojn de Kaŭkazio. La Ruĝa Armeo profitis avantaĝon de la germanarmea malbona preparado por vintro, kaj la fakton ke ties fortoj en la sudo de Sovetunio estis troinstalitaj ĉe Stalingrado, uzante pli malfortajn Rumanajn trupojn por defendi iliajn flankojn; la ofensivaj ekiroj estis establitaj laŭlonge de la sekcio de la fronto rekte antaŭ la Rumanaj fortoj. Al tiuj armeoj de la Akso mankis la peza ekipaĵo por lukti kontraŭ la sovetaj kiras-tankoj.

Pro la longo de la fronto kreita de la germana somera ofensivo nome Blua Operaco, kiu celis kapti la nafto-kampojn de Kaŭkazio kaj la urbon Stalingrado, germanaj kaj aliaj fortoj de la Akso estis devigitaj teni sektorojn trans la longo kiujn ili devus okupi. La situacio estis komplikita pro la germana decido relokigi kelkajn mekanizitajn diviziojn el Sovetunio al Okcidenta Eŭropo. Krome, unuoj de la areo estis deplojigitaj post monatoj de lukto, speciale tiuj kiuj partoprenis en la lukto de Stalingrado. La germanoj povis enkalkuli nur kun la 48a Panzera Korpuso, kiu havis la forton de unusola panzera divizio, kaj la 29a Panzergrenadira Divizio kiel rezervoj por apogi siajn rumanajn aliancanojn en la flankoj de la Germana Sesa Armeo. Kompare, la Ruĝa Armeo deplojis ĉirkaŭ unu milionoj da homoj por la celo komenci la ofensivon en kaj ĉirkaŭ Stalingrado. La movado de sovetaj trupoj ne estis senproblema, pro la malfacilaĵoj kaŝi sian disvolvigon, kaj tiele sovetaj unuoj ofte alvenis malfrue pro logistikaj aferoj. Operaco Urano estis dekomence prokrastita el 8a al 17a de Novembro, poste al la 19a de Novembro.

Je la 07:20 de moskva horaro de la 19a de Novembro, Sovetaj fortoj de la norda flanko de la fortoj de la Akso en Stalingrado komencis sian ofensivon; fortoj de la sudo komencis en la 20a de Novembro. Kvankam la rumanaj unuoj estis kapablaj forpeli la unuajn atakojn, ĉirkaŭ la fino de la 20a de Novembro la 3a kaj 4a rumanaj armeoj ekretiriĝis, ĉar la Ruĝa Armeo preterpasis kelkajn germanajn infanteriajn diviziojn. Germanaj movorezervojn ne estis sufiĉe fortaj por haltigi la sovetajn mekanizitajn avangardojn, dum la Sesa Armeo ne reagis sufiĉe rapide nek sufiĉe decideme por apartigi el la germanaj kirasitaj fortoj de Stalingrado kaj reorientigi ilin al la venko super la venonta minaco. Fine de la 22a de Novembro sovetaj fortoj alvenis ĝis la urbo Kalaĉ, ĉirkaŭante ĉirkaŭ 290,000 homojn oriente de la rivero Don. Anstataŭ klopodi elrompi la ĉirkaŭon, la germana estro Adolf Hitler decidis reteni la fortojn de la Akso en Stalingrado kaj liveri al ili per aero. Dume, la sovetaj kaj la germanaj komandantoj ekplanis siajn venontajn movojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search